Vent' frosta, klara nokto, sur neĝo ruĝmakuloj. Mil bravaj viroj kuŝas sentombe tie ĉi. Sen mov'. La man' sur glavo. Rigidaj la okuloj. Kaj supre: nigraj korvoj kun ĝoje kraka kri'. La frosta luno versas de fore palajn flamojn. Hjalmar leviĝas inter kadavroj el la sango, sur sian glavostumpon apogas ambaŭ manojn, batal-purpuro fluas el lia vunda flanko. — He, ĉu inter mil fortaj kaj ĝojaj knaboj restis ankoraŭ iomete da $pir' en iu brusto? Matene vi ja ridis, per kant' plenvoĉa festis, kiel la merloj en la densaĵo de arbusto. — Silento. Mia kasko rompiĝis: havas truon kiraso; kaj la najlojn saltigis hakilego, l' okuloj sangas. Fortan mi aŭdas murmur-bruon, similan al la hurlo de mar', aŭ lupo-bleko. — He, hommanĝanto brava, he, korvo kara, venu! Malfermu mian bruston per via beko fera! Ja morgaŭ vi retrovos nin ĝuste tiaj! Prenu la koron, portu varme al la filin' Ilmera. La jarloj en Upsala sorbante bonan bieron tintigas la orkrucojn kaj kantas nun en ĥoro. Vagul' de stepoj, flugu ventvoje tiun teron, fianĉinon mian serĉu kun la enbeka koro. Ŝin supre en la turo, la kornikvizitata, vi trovos, blanke palan, kun longa nigra haro. orele pendas ringo arĝenta, delikata, ol belvesperaj steloj pli brilas okul-paro. — Herold' malhela! diru al ŝi mian adoron, kaj donu mian koron. Rekonos ŝi ekvive ĉi ruĝan kaj solidan, ne palan, treman koron, kaj la filin' Ilmera salutos vin alride. — Mi mortas. Tra cent vundoj forflugos la animo. For mia temp'. La sangon, he, lupoj, trinku nun. Libere, june, ride, kaj sen makul', sen timo, foriras mi, por sidi ĉe l' Dioj, en la sun'. |